Unua filmeto por enkonduki mian kanalon ĉe LBRY. Mi bedaŭras, ke la dekstra rando estas iomete distordita; la ekkrankaptilo kaj la film-muntilo ne bone funkcias kune. Mi penos eviti tion en la estontaj filmetoj.
Lastatempe mi aĉetis ilon por mezuri la acidecon en mia ĝardeno (mi aĉetis ĝin en Home Depot kontraŭ nur pli malpli dek dolaroj). Mi neniam antaŭe uzis tian ilon, sed hodiaŭ mi decidis provi ĝin.
Ludante Super Mario Maker 2, mi babilas pri literaturo kaj kion ĝi signifas por mi. Mi mencias la tradukon de "Hamlet" al Esperanto fare de Zamenhof mem kaj la romanojn de Julio Baghy.
Registro de elsendado de Ultima I ludata per Apple IIc. Mi trairis kelkarcerojn, aĉetis stelŝipon (aŭ spacoŝipon), kaj batalis kontraŭ ĉio ekde vespertoj al eksterteruloj.